Beatrijs. Maria legendo el la 13a jc
(1986)–Anoniem Beatrijs– Auteursrechtelijk beschermd
[pagina 2]
| |
por Freya kaj Etelka
| |
[pagina 3]
| |
AntaǔparoleJen la unua numero en nia serieto ‘Voĉoj Kristanaj’, kiun prave ni povas nomi romkatolika. Ĉar ankaǔ Romkatolikismo estas ero de la bunta tutaĵo, nomata Kristanismo. Kaj ja estas la ĉefcelo de nia serieto, aǔdigi, kiom eble, la plej diversajn voĉojn de nia religio.
BEATRIJS estas mezepoka, nederlanda epopeo malgranda, prave fama nialiterature ne nur pro siaj lingvaj ecoj. Tiujn tie ĉi detaligi ne havus sencon. Krom tio, tamen, ĝi ĉefe disfamiĝis, ĉar ĝi estas tiel ‘pura’, tiel naive freŝa verko.
Temas pri Maria-legendo. En certa monaĥinejoGa naar voetnoot* loĝas monaĥino, nomata Beatrijs [pr. béatris], kiu amas junulon jam ekde longa tempo. Ŝi sendas leteron al li por lin inviti, viziti ŝin. Ambaǔflanke de la klostraj bariloj, ŝi interne, li ekstere, ili planas ŝian forkuron. Tiel okazas. Post sep jaroj, dum kiuj al ili naskiĝas du infanoj, li ŝin forlasas en ega malriĉo. Devigite de la cirkonstancoj ŝi eklaboras kiel putino por vivteni siajn idojn: ree sep jarojn. Kiu ne tuj pensus pri la sep riĉaj kaj la sep magraj jaroj el Genezo 41? Post tio ŝi ekpentas, rememorante pri la monaĥinejo kiun ŝi forlasis. Ŝi tien reiras, eĉ reenklostriĝas nerimarkite, ĉar dum ŝia forestado Maria pro ŝia pieco simple transprenis ŝiajn taskojn. Nu, vi mem legu ja la verkon. Ĝi vere estas tre ĉarma.
Kompreneble, teologie oni povus multe diri pri la maniero, laǔ kiu precipe Maria estas adorata. Certe por protestantaj okuloj kaj koroj estas (eble) iom ŝoke, vidi, ke foje okazas preskaǔa intermiksiĝo inter Dio kaj Jesuo kaj Maria: sed eble la mezepoka verkinto serioze opiniis ilin unu sankta familio inter kiuj ni simplaj homoj ne tro akre aǔ klare distingu. Nu, la temon de la Marialogio ni lasu prefere por ia serioza artikolo. Ŝia rolo en la historio de Kristanismo ja tion meritus!
Pri la formo de la verko, mi mallonge iom ŝatus diri. La nederlanda mezepoka poezio distingiĝas per versformo, kutime alterne rimanta, de tre neegala longeco. Ĉiu verso havas po tri aǔ kvar silabojn akcentitajn, inter kiuj troviĝas tute hazarda kvanto da senakcentaj silaboj. Nu, tian verson ni en Esperanto ne konas. Mi anstataǔe uzis pli malpli puran kvarjambon, sen rimoj. Tiel unuflanke mi retenas grandan regulecon [nun verslongece, en la originalo per rimoj], aliflanke konserviĝas daǔra ŝanĝiĝo [originale verslongece, nun pro la nerimado]. Mi esperas, ke ĉi ‘solvo’ almenaǔ kelkajn kontentigos.
La originalo datiĝas, supozeble, ankoraǔ el la 13a jarcento.
Gerrit Berveling |
|